Apuanaj Alpoj

Apuanaj Alpoj (itale: Alpi Apuane) estas montaro en la nord-okcidenta parto de Toskanio inter la riveroj Magra kaj Serchio (Serkjo). Malgraŭ la nomo, Apuanaj Alpoj ne apartenas al Alpoj sed al Apeninoj.

La montaro deklivas laŭgrade sudokcidenten al Apuana kaj Versilia marbordoj, kaj nordorienten al Lunigiana (Luniĝana) kaj Garfagnana (Garfanjana) valoj.

La pozicio de Apuanaj Alpoj en la itala duoninsulo

Alpojn Apuanojn inkludas la provincoj Massa-Kararo kaj Luko (Lucca), dum la ekstreman sudan disbranĉiĝon inkludas la Komunumo de Vecchiano (Vekkiano), en Provinco Pizo.

La rivero Serchio (Serkjo) limigas la orientan kaj sudan flankon; la rivero Magra limigas la nordokcidentan flankon. Sudokcidente, tiu montaro apudas rekte la Tirenan maron.

Grandan porcion de la monta masivo inkludas la Natura regiona parko de la Alpi Apuane.

Apuanaj Alpoj karakterizas la pejzaĝon kaj la teritorion de la valo Garfagnana, kiun ĝi laŭiras tutan.

La masivo distingiĝas, pri orogenezo, de la Apenino montaro. Ĝia plej alta monto estas Pisanino (1.946 metrojn).

Menciinda estas la minado de marmoro, kaj ĉefe de la statumarmoro.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy